Skip to content
zeno
Create a Station
Explore
Podcasts
Audiobooks
Bible
By Genre
By Location
By Language
Religious
Music
News
Download App
Opens in a new window
Toggle Sidebar
zeno
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Pola Retradio en Esperanto
Society & Culture
Language Learning
Esperanto
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
Website
Episodes
Episodes
25
25 October 2026
E_elsendo el la 25.10.2026
En la 1508-a E_elsendo el la 25.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• La heroo de nia nunsemajna felietono estas Władysław Folkierski inĝeniero, kiu meritiĝis per siaj labroj, sed ankaŭ patriota engaĝiĝo ne nur por Pollando, sed ankaŭ Francio kaj unuavice Peruo.• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 25.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. I.a. pri la daŭranta en Vroclavo – ĝis la mezo...
28 min
20 October 2026
E_elsendo el la 20.10.2026
En la 1507-a E_elsendo el la 20.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Nicola Ruggiero, kiu en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA gajnis la unuan premion en la kategorio eseo. Ĝi estis dediĉita al Kálmán Kalocsay i.a. en la 50-a datreveno de lia morto. Antaŭ kelkaj tagoj en la reto estis prezentita speciala retprelego de Nicola Ruggiero al ĝi...
29 min
15 October 2026
E_elsendo el la 15.10.2026
En la 1506-a E_elsendo el la 15.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ en nia felietono pri dek ses lokoj ricevintaj la nomon „Mirlokoj de Pollando 2026” laŭ la plebiscito de la pola eldono de „National Geographic”, ni iom supraĵe informas pri la ok unuaj.• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la partopreno de poloj en la kultura vivo...
27 min
10 October 2026
E_elsendo el la 10.10.2026
En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la pioniroj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Oto Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn...
24 min
05 October 2026
E_elsendo el la 05.10.2026
En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la...
25 min
30 September 2026
E_elsendo el la 30.09.2026
En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin...
25 min
25 September 2026
E_elsendo el la 25.09.2026
En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio.• Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri...
29 min
21 September 2026
E_elsendo el la 20.09.2026
En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV.• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a....
27 min
15 September 2026
E_elsendo el la 15.09.2026
En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige...
28 min
10 September 2026
E_elsendo el la 10.09.2026
En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang – kongresa fotisto, akompanas nian...
27 min