
About
Kiam mi estis lernejano en Pollando, mia imago pri skoltoj estis tre limigita – mi imagis naciisme motivitajn knabojn, kiuj prepariĝas por batali en milito. Tial la ekzisto de la Verdaj Skoltoj en Esperantujo estis por mi mistero. Mia gasto en tiu ĉi epizodo, Lampido, aktivas en tiu movado de preskaŭ dek jaroj kaj li afable konsentis klerigi min pri la temo.
Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo