
Piedirado estas unu el la plej ordinaraj agoj de la homo. Ĝi estas tiom kutima, ke ofte oni forgesas pri tio – precipe se oni perdas la kapablon piediri –, ke ĝi estas ege grava. Starigante unu piedon sur la teron, poste la alian kaj denove, ripetante tiun agon ekestas movo, ne nur en la spaco, sed ankaŭ en nia psika kaj spirita dimensioj. En ĉi tiu movado estas mistero, rilatanta al esenco de nia homa vivo.
Aliĝu al komunumo de filozofumantoj en fejsbuko, kie nia profilo nomiĝas “Filozofumante”!
Se Vi volas subteni mian laboron kaj helpi ĉi tiun podkaston kreski, konsideru aĉeti al mi virtualan kafon ĉe https://buymeacoffee.com/filozofumante
Memoru: la plej gravaj demandoj estas tiuj, kiujn Vi starigas al Vi mem.
#esperanto #filozofio #filozofumi #piedirado #promenado